5.19.2024

Surmarse

 "...estis fakte filmitaj sur la Tero" 

Oni ne scias ĉu ridi au plori 😆


Marso (la planedo) >>

Kion vidigas AI pri Esperanto surmarse? 






5.01.2024

Tertremo en la proksimo

Modera tertremo kun magnitudo 4,3 skuis Kroation merkrede matene. La fenomeno sentiĝis ankaŭ en Hungario.

Frumatene en merkredo, tertremo skuis la areon ĉirkaŭ Slunj (Szluin), Kroatio. La Sismologia Servo registris sufiĉe fortan sismon, kies epicentro estis proksimume 15 kilometrojn sude de Szluin. La magnitudo de la tertremo estis 4,3 laŭ la Richter-skalo. La epicentro situis je profundo de 14 kilometroj, raportis la Servo.

Okazis sismo de magnitudo 4,7. La Eŭropa Mediteranea Sismologia Centro skribis ke la sismo povus esti sentita en Bosnio-Hercegovino kaj Italio. Laŭ Guglo, la tuŝitaj landoj inkluzivas Hungarion, Slovenion kaj Aŭstrion. 




4.25.2024

Forgesemo

- Por kio mi eniris ĉi tien...?
- Vi volis seksumi. 

Ĉiam esti konscia...



4.03.2024

Aventuro kun la artefarita inteligento - AI

Dum la pasintaj kelkaj tagoj mi havis iom da libera tempo por fari eksperimentojn kun la artefarita inteligento (AI), en enirnivelo. Mi havas konton ĉe granda, mondskala servo provizanto, kie disponeblas servado de generi bildojn el vortoj. Ĝi funkcias facile: mi simple tajpas kelkajn kapvortojn sur la surfacon de la generilo, tuj poste ĝi kreas kvar bildojn el la vortoj dum kelkaj momentoj. (Notinda: la rapideco dependas de la provoj, kiujn vi jam faris. Ju pli da bildoj vi prenas, des pli longa la procezo daŭras. La alian tagon ĝi rekomenciĝos.) Mi ne uzis multajn kapvortojn, vi povas legi ilin ĉe la signoj # (sube). Strange, kelkaj neinvititaj vortoj penetris tra la nevidebla tavolo de artefarita inteligenteco, la plej karakteriza estis la vorto "kafejo", kiun mi absolute ne aldonis al la priskribo de la estonta kreaĵo. Alia ebleco estas, ke AI koneksas la kafejon kaj Esperanton en Hungario... Plue, estas interese observi, kiel trairas la hungaraj motivoj la cirkvitojn de AI.  

Mi aldonis - sen iu intenco -  la jenajn esprimojn (angle, hungare kaj esperante, miksita), vidu, kiaj bildoj estis generitaj: 


#esperanto



#esperanto mondskala uzado gajaj popoloj



#esperanto mondolingvo mondskala gaja



#esperanto Hungario

La vorto "kafejo" ne estis kapvorto 😊

 

#esperanto Budapest gajaj popoloj







#esperanto en la mondo




#esperanto paco




#esperanto grupo promenas en la urbo Eger


Fina konkludo: ĝi estas tre bona ludilo 😄




4.01.2024

Zamenhof pri la interreto

Saluton! Hodiaŭ estas la 1-a de aprilo. Bona konsilo: 

Hodiaŭ estas la tago de aprilaj stultuloj. Kredu nenion kaj fidu al neniu.
Same kiel en ajna alia tago.

 

*




*


Grava informo alvenis hodiaŭ:


Rememoru: kredu nenion, fidu al neniu!