12.18.2022

Futbala Mondpokalo 2022

FUTBALO ESTAS – KOLEKTIVA – RESPONDECO – PASIO – RESPEKTO – TEAMLABORO – HONESTECO.
 
 


Pro la stranga tempopunkto de la Futbala Mondpokalo 2022, mia blogo iom paŭzis. Sed nun reveninte... 

Tiel mi vidis la Futbalan Mondpokalon 2022 - mallonge kaj esence. Ni vidu la resumon de tiu ĉi unumonata konkurado. Mi grupigis la teamojn partoprenintajn laŭ mia vidpunkto kaj plaĉo en la subajn kategoriojn (en aboco-ordo en la kategorioj).


La plej bonaj: Argentino, Brazilo, Francio, Portugalio

Pozitivaj surprizoj: Anglio, Aŭstralio, Japanio, Kanado, Maroko, Usono

Mi atendis pli multan de ili: Meksiko, Urugvajo

Kio estis la plano...? Belgio, Danio, Hispanio, Kimrio, Nederlando

Estis agrabla ekskurso por: Irano, Kameruno, Kostariko, Kroatio, Sauda Arabio, Senegalo, Sud-Koreio, Tunizio

Negativaj surprizoj: Germanio, Pollando, Serbio 

Partoprenis sen ia menciinda memoraĵo: Ekvadoro, Ganao, Kataro, Svislando 

Mi tutkore gratulas al ĉiuj partoprenintoj, ĉefe al la reganta mondĉampiono, Argentino! Futbalo estas... la plej amuza sportludo en la tuta (konata) universo!