10.29.2022

3a Virtuala Kongreso de Esperanto, 24-27 novembro, 2022

Memkonfeso: mi ne apartenas al la junulara parto de teruloj, tamen nun sekvos mia unua partopreno de iu esperanto mondkongreso. En la venonta monato okazos la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), inter 24-27a de novembro. Sankta estas por mi la hodiaŭa tago: ĵus antaŭ kelkaj minutoj mi aliĝis al ĉi tiu virtuala kongreso. Do, mi kuriozas, kio okazos.

Hodiaŭ la programo ankoraŭ ne estas konata, la organizantoj promesas ĝin al posta tempo. Nun, post la  aliĝo mi refoje vizitis la retejon de la kongreso: ĝis nun 338 personoj el 56 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis. Venu ankaŭ vi, jen la retejo por aliĝi. La VK estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro 2022. Se iu ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo alireblas sur la retejo. 



10.20.2022

Ekiro de Hipergrafio

Laŭ priskribo de anglalingva Vikipedio "Hipergrafio estas kondutisma kondiĉo karakterizita de la intensa deziro skribi aŭ desegni." Jes, tiu difino pravas, ekzistas homoj, kiuj havas nesupereblan deziron por sikribi (sen iu sana problemo). Mi estas unu el tiuj popoloj. Nun mi decidis solvi mian skribdevigon per ĉi tiu esperantlingva blogo. Mi skribas, blogas, kaj supozeble vi legas la artikolojn.

Pri la esperanta vorto "hipergrafio". Tiu ĉi vorto efektive ne ekzistis en la lingvo oficiale, nur la sekundara lingvomedio inkludis ĝin, ekzemple la angla lingvo. Unufoje tamen ĝi aperis en Esperanto, kaj nun, kiel uzata kaj funkcianta vorto, ĝi estas akceptita. Vidu 15an regulon de Fundamenta Krestomatio (1903), kiu tiel tekstas: "La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto."

Noto: la vorton "hipergrafio" ne konfuzu kun la vorto "hipergrafiko". La signifo de tiu lasta estas: eksperimenta formo de vida komunikado. 

La blogon mem mi kreas kiel sintezo de tiu du esprimoj: eksperimenta formo de lingva komunikado en skribo. Bonvenon!