5.19.2024

Surmarse

 "...estis fakte filmitaj sur la Tero" 

Oni ne scias ĉu ridi au plori 😆


Marso (la planedo) >>

Kion vidigas AI pri Esperanto surmarse? 






5.01.2024

Tertremo en la proksimo

Modera tertremo kun magnitudo 4,3 skuis Kroation merkrede matene. La fenomeno sentiĝis ankaŭ en Hungario.

Frumatene en merkredo, tertremo skuis la areon ĉirkaŭ Slunj (Szluin), Kroatio. La Sismologia Servo registris sufiĉe fortan sismon, kies epicentro estis proksimume 15 kilometrojn sude de Szluin. La magnitudo de la tertremo estis 4,3 laŭ la Richter-skalo. La epicentro situis je profundo de 14 kilometroj, raportis la Servo.

Okazis sismo de magnitudo 4,7. La Eŭropa Mediteranea Sismologia Centro skribis ke la sismo povus esti sentita en Bosnio-Hercegovino kaj Italio. Laŭ Guglo, la tuŝitaj landoj inkluzivas Hungarion, Slovenion kaj Aŭstrion.