11.15.2022

11.12.2022

Idisto trovita

Memkonfeso: mi estas (ankaŭ) respondeca hundoposedanto (mia hundo ankaŭ respondeca homoposedanto). Mi kaj mia hundino kutimas ekskursi al tiuj lokoj, kie malmultaj popoloj pasadas kaj senbrida naturo ĉirkaŭas nin. Kiel hodiaŭ.

Ni iris, iradis sur montetoj, tra arbaretoj, apud plantejoj, kiam ni atingis longtempe forlasitan lokon. La sceno iam estis kultivita aro de privataj ĝardenoj, sed hodiaŭ ĉiuj estas forlasitaj, ĉie aperis la trokreskitaj plantaĵoj, ĉio estas okupita de la originala naturo. Foje videblas bariloj, bonaj kaj degraditaj, aŭ ruinojn de ili. Cetere, mi tre ŝatas la forlasitajn lokojn, do nun mi vagadis kun plezuro ĉi tie. Poste bruoj, movoj, paŝoj de diversaj bestoj aŭdiĝis flanke el la arbustaĵo, la situacio subite fariĝis ete ektimiga. Antaŭe komunikis la interreto, ke ankaŭ urso aperis en nia regiono, oni devas atenti. Nun ni rapide sed trankvile ekiris plue.

Poste ni alvenis al la surprizo: sur fatrasa pordego de flikita, malbona barilo mi esploris emblemon, similan al Ido-emblemo, aŭ iun saman, farita ne tre precize. Povas esti, ke vere ekzistas (aŭ iam ekzistis) idisto sur tiuj landoj, kaj li starigis memoraĵon al sia hobio tiumaniere. Neniu povas scii. Laŭ mi la emblemo estas ĉ. 30-40 jaraĝa. Ne estis surskribo, ne estis afiŝo aŭ tabulo - nur rusto. Eble iu, iam nur simple kreis nefiguritan, abstraktan ornamaĵon sur sian pordegon, ne konante, kio ĝi estas, kaj ne ekzistas sekreto. Sed - kio pri la koloro? Misteraj demandoj aperas. Ĉiuokaze mi faris fotojn pri ĝi, jen: 
 
 

 
 
 
Skribante sen intenco de iuspeca malbono, mi pensas, tiu simbolo estas la plej signifa publika reklamo, kion Ido ĉiam havis: rusta, pafita emblemo sur kaduka pordego en senpopola kamparo.

Ĝisdatigo en aprilo, 2024: la simbolo ankoraŭ troveblas sur tiu sama loko, kie mi malkovris ĝin. La tempo ne estis afabla al ĝi, sed iu ajn povas vidi sur la kutima loko. 
 
 
 
 


11.06.2022

Komenciĝos Esperanto-Sumoo

Jen, alvenis la tempo por ne forgesi Esperanto-Sumoon. En la sekvonta semajnfino (la 13-an de novembro) komenciĝos la luktado per libroj, se ankaŭ vi ne forgesas aliĝi. Se aperus demando ĉe vi, kio estas Esperanto-Sumoo, do mi mallonge koncizas: legi (esperantlingvan) libron de via elekto, laŭ via propra irado. Ne gravas la aŭtoro kaj la ĝenro, sed gravas la lingvo: Esperanto. Tiom ĝi estas, kaj ne plu!

Kio pri mia partopreno? Ĝi estas la unua de mi. Mi volis elekti tiuspecan libron, kiu devenas el originala fonto, ne traduko, kaj ties tekston ne influas fremdlingvaj (aŭ se ni volas, denaskaj lingvaj) efikoj. Ĝi ne devus esti tro vasta, kaj laŭbezone mi povus daŭrigi la legadon ankaŭ elektronike. La decido estis farita, mia unua lukto-libro estas "Paroladoj" de L.L. Zamenhof (eldonaĵo de Inko). 

Mi deziras al vi bonan elekton kaj persistan legadon de la libro! Vi povas informigi pli detale pri Esperanto-Sumoo sur ties retejo. Venu kaj luktu! 

Ĉu vi ne havas tian libron? Venu!

Do ne forgesu: la sekva (kaj ĉi-jare la plej lasta) Esperanto-Sumoo komenciĝas la 15-an de novembro, 2022. Partoprenu ankaŭ vi!  




11.02.2022

Kiel vi fartas?

Jen tiu ĉi memeo. Mi kuriozas, kun kiaj sentoj legas tiun tekston la denaskaj anglalingvanoj, konante la signifon de la vorto "fart" en la angla lingvo.  Mi havas usonan (anglalingvan) konatulon, ni kutimas konversacii en Esperanto. Kiam ni renkontiĝas kaj mi demandas lin "Kiel vi fartas?", li respondas ion kun pala rideto sur la rando de la buŝo. 

 

 
El FB-grupo Ŝercoj en Esperanto 
 
 
 




11.01.2022

Preskaŭ centjara momentfoto

Momentfoto el ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj (Usono): automobilo restis ĉe benzinstacio, atendante sian posedanton/ŝoforon por ekiri. Supozeble li jam ne venos. 

El FB-grupo Log Homes
 
 Ĉi tie ripozas vivo...
Originala artikolo legeblas angle ĉi tie.