3.22.2024

Esperanto-infrastrukturo

 La tuta moderna Esperanto-infrastrukturo 


Mi ne certas ke mi komprenas tiun ĉi memeon aŭ ne. Diri la veron, mi tute bone povas uzi la retejon de PMEG, tiel mi ne komprenas la rolon de tiu ĉi malgranda, malvasta elemento, kiun la sago montras. En iu forumo sub tiu ĉi memeo aperis la demando en Esperanto, kio estas PMEG... Do, sentu la forton ankaŭ vi: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj jen ties retejo






3.15.2024

La 15-a de marto en Hungario

Hodiaŭ estas la 15-a de marto, festo, nelabora tago en Hungario. Oridinare oni kutimas ŝati la festan tagon en tiu tago, kiam ĝi okazas en normala labortago, tiel la labora semajno mallongiĝas unu tagon, preskaŭ ne gravas kial estas memorata tiu tago. Bone, sed kio okazis la 15-an de marto? Kial ĝi estas rememorata en ĉiuj jaroj? 

Malmultvorte: malnova afero ĝi estas. Iam, en 1848-49 ekstartis armila batalo, revolucio de hungaroj kontraŭ aŭstria rego, kvankam la lando estis komuna, nomata Aŭstra Imperio.  Post la falo de la revolucio okazis la tiel konata aŭstra-hungara interkonsento en la jaro 1867, doninte kelke da avantaĝojn kaj favoraĵojn al Hungario, per kio formiĝis la Monarkio de Aŭstrio-Hungario. Graaanda venko. 

Nenio, neniam ŝanĝiĝas. Hodiaŭ, en la jaro 2024 Hungario ankoraŭ esploras la eblecojn per kio ĝi povus ekonomie kaj altkvalite alproksimiĝi aŭ Austrion aŭ "La Grandan Okcidenton" (kiu evidente estas mortanta kaj kadukiĝanta, kiel ni scias). Restas nur sekvi la ĉiutempe dankeman Okcidenton, ne gravas la kosto. Martaj junuloj, revenu!  

Mi tre komprenas la rememor(ig)an gravecon pri la historiaj okazaĵoj, sed unuavice ankaŭ mi atendas tiun daton pro la nelabora tago. Estas bedaŭrinde kiam iu ferio okazas semajnfine. 


Vivu la martaj junuloj, la herooj kaj la hungara libereco!